Gabriele d'Annunzio
SONETO

Tra l' ter' benata, kie sur laboro
de homoj floris paco kaj konkordo,
delonge ni rajdadis jam sen vorto.
Sonis nur lante tinta hufsonoro.

Poste, en grava sankto de la horo,
leviĝis kant', subite, laŭ la bordo
de l' Mar'. La suno falis al la morto,
sed ĉi subiro ŝajnis nur aŭroro.

Jes, fluis el la komuniĝ' intima
de ĉiuj aĵoj kun la Tag', senfine,
mi mem ne scias kia sento flata

de dolĉo kaj forges'. Ĉie kapkline
staris montetoj kaj, de lum' ne sata
ankoraŭ, rebrilegis Mar' senlima.